Ĉu la Biblio vere estas la Vorto de Dio?




Demando: Ĉu la Biblio vere estas la Vorto de Dio?

Respondo:
Nia respondo al tiu demando ne sole difinos nian rigardon al la Biblio kaj ĝia graveco por niaj vivoj, sed finfine ĝi ankaŭ eterne influegos nin. Se la Biblio vere estas la Vorto de Dio, ni devas ami ĝin, studi ĝin, obei ĝin kaj plene fidi ĝin. Se la Biblio estas la Vorto de Dio, malatenti ĝin estas malatenti Dion mem.

Ke Dio donis al ni la Biblion, estas indikaĵo kaj ilustraĵo de Lia amo al ni. La vorto “revelacio” simple signifas, ke Dio komunikis al la homaro, kia Li estas, kaj kiel ni povas havi ĝustan rilaton kun Li. Tiujn aferojn ni ne povus scii, se Dio mem ne malkovris ilin al ni per la Biblio. Kvankam la revelacio, kiun Dio donis pri Si en la Biblio, Li donadis laŭgrade dum ĉirkaŭ 1500 jaroj, ĝi ĉiam enhavis ĉion, kion homoj bezonas scii pri Dio, por ke ili povas havi ĝustan rilaton kun Li. Se la Biblio vere estas la Vorto de Dio, ĝi estas la plej supra aŭtoritato por ĉiuj aferoj pri fido, religia praktiko kaj etiko.

Jen estas la demando, kiun ni devas al ni fari: Kiel ni povas certe scii, ke la Biblio estas la Vorto de Dio kaj ne nur iu bona libro? Kio pri la Biblio estas ununura, kio apartigas ĝin for de ĉiuj ceteraj libroj iam skribitaj? Ĉu estas iuj indikaĵoj, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio? Tiajn demandojn ni devas grave pririgardi, se ni ja eltrovos la verecon de la aserto de la Biblio, ke ĝi estas la ekzakta Vorto de Dio. Ni povas vidi tion klare en la aprobo de Paŭlo al Timoteo: «…kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro» (2ª Timoteo 3:15-17).

Estas kaj internaj kaj eksteraj indikaĵoj, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio. La internaj indikaĵoj estas tio en la Biblio, kio atestas ĝian Dian devenon. Unu el la unue videblaj indikaĵoj internaj, ke la Biblio estas vere la Vorto de Dio, estas ĝia unueco. Kvankam ĝi vere konsistas el sesdek ses memstaraj libroj, skribitaj en tri mondpartoj, en tri apartaj lingvoj, dum periodo de ĉirkaŭ mil kvincent jaroj, de pli ol kvardek aŭtoroj, kiuj venis el multaj situacioj, la Biblio restas kiel unu unuiĝinta libro, de la komenco ĝis la fino, sen kontraŭdiro. Tia unueco staras aparte de ĉiuj aliaj libroj, kaj estas indikaĵo de la Dia deveno de la vortoj, kiujn Dio igis homojn skribi.

Alia interna indikaĵo, kiu montras, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio, estas la profetaĵoj, kiujn ĝiaj paĝoj enhavas. La Biblio enhavas centojn da detalaj profetaĵoj, kiuj rilatas al la estonteco de apartaj nacioj (ekzemple Izrael), iuj urboj kaj la homaro. Aliaj profetaĵoj pritraktas la venon de iu, kiu estos la Mesio—la Savanto de ĉiuj, kiuj kredas al Li. Malsame ol la profetaĵoj de aliaj religiaj libroj aŭ tiuj de homoj kiel Nostradamus, Bibliaj profetaĵoj estas ege detalaj. Estas pli ol tricent profetaĵoj pri Jesuo Kristo en la Malnova Testamento. La Malnova Testamento ne sole antaŭdiris la lokon de Lia naskiĝo kaj Lia devenon, sed ankaŭ la manieron de Lia morto, kaj ke Li leviĝos denove. Oni simple ne povas logike klarigi la plenumitajn profetaĵojn en la Biblio krom Dia deveno. Ne estas alia religia libro kun la amplekso aŭ speco de antaŭdira profetaĵo, kiun la Biblio enhavas.

Tria interna indikaĵo de la Dia deveno de la Biblio estas ĝia escepta aŭtoritato kaj potenco. Kvankam tiu indikaĵo estas pli subjektiva ol la du unuaj, ĝi estas ne malpli potenca atesto por la Dia deveno de la Biblio. La aŭtoritato de la Biblio estas malsama ol tio de iu ajn alia libro skribita iam ajn. Tiun aŭtoritaton kaj potencon oni povas vidi plej bone per tio, ke nenombreblaj vivoj estas aliformiĝintaj de la supernatura potenco de la Vorto de Dio. Drog-dependulojn sanigis ĝi, samseksemulojn liberigis ĝi, malvirtemulojn kaj pigrulojn aliformigis ĝi, pekulojn admonis ĝin kaj malamon en amon igis ĝi. La Biblio ja posedas vivan kaj aliformigantan potencon, kiu sole eblas, ĉar ĝi estas vere la Vorto de Dio.

Ankaŭ estas eksteraj indikaĵoj, kiuj montras, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio. Unu estas la historieco de la Biblio. Pro tio, ke la Biblio detale priskribas historiajn eventojn, oni povas kontroli ĝin laŭ vereco kaj fideleco kiel iun alian historian dokumenton. Per kaj arkeologiaj indikaĵoj kaj aliaj skribaĵoj oni pruvis plurplurfoje, ke la historiaj raportoj de la Biblio estas fidelaj kaj veraj. Fakte la sumo de la arkeologiaj kaj manuskriptaj indikaĵoj subtenantaj la Biblion igas ĝin la plej kontrolata libro de la antikva mondo. Ke la Biblio fidele kaj vere raportas historie kontroleblajn okazaĵojn estas gravega indikaĵo pri ĝia vereco traktante religiajn temojn kaj doktrinojn, kaj helpas plifortigi ĝian aserton, ke ĝi estas la vera Vorto de Dio.

Plua ekstera indikaĵo, ke la Biblio estas vere la Vorto de Dio, estas la virteco de ĝiaj homaj aŭtoroj. Kiel oni menciis supre, Dio uzis homojn de multaj diversaj situacioj por skribi Liajn vortojn. Esplorante la vivojn de tiuj homoj ni trovas ilin honestaj kaj sinceraj. Ke ili volonte mortis—ofte dolorege—pro iliaj kredoj, atestas, ke tiuj ordinaraj sed honestaj viroj vere kredis, ke Dio parolis al ili. La homoj, kiuj skribis la Novan Testamenton, kaj multaj centoj da aliaj kredantoj (1ª Korintanoj 15:6) sciis la verecon de sia mesaĝo, ĉar ili vidis Jesuon Kriston, kaj pasigis la tempon kun Li, post ke Li leviĝis el la mortintoj. Vidi la leviĝintan Kriston ege afekciis ilin. Ili ĉesis timante kaŝi sin, kaj ekkompleziĝis morti pro la mesaĝo, kiun Dio konigis al ili. Iliaj vivoj kaj mortoj atestas, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio.

Fina eksterna indikaĵo, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio estas la nedetruebleco de la Biblio. Pro ĝia graveco kaj aserto, ke ĝi estas la vera Vorto de Dio, la Biblio suferadis pli da malicaj atakoj kaj provoj detrui ĝin ol iu ajn alia libro en la historio. Ekde fruaj Romanaj imperiestroj kiel Diokleciano, tra komunismaj diktatoroj kaj ĝis nuntempaj ateistoj kaj agnostikistoj—ĉiujn ĉi atakantojn la Biblio rezistis. Ĝi mem restas post ĉiu atakanto, kaj ankoraŭ estas la plej eldonita libro en la mondo.

Tra la historio de la homaro, skeptikuloj rigardas la Biblion kiel mitan, sed arkeologio konfirmas ĝin kiel historian. Kontraŭuloj atakas ĝian instruon kiel praan kaj neĝisdatigitan, sed ĝia moralaj kaj leĝaj konceptoj kaj instruoj bone influadas sociojn kaj naciojn tra la tuta mondo. Ĝin daŭre atakas pseŭdoscienco, psikologio kaj politikaj movadoj, sed ĝi restas tiel vera kaj aktuala, kiel ĝi estis, kiam ĝi unue skribiĝis. Ĝi estas libro, kiu metamorfozis nenombreblajn vivojn kaj kulturojn dum la lastaj dumil jaroj. Kiel multe ĝiaj kontraŭuloj klopodas ataki, detrui aŭ senkreditigi ĝin, la Biblio daŭradas; ĝia vereco kaj ĝia influo super vivoj estas evidentegaj. La ĝusteco, kiu daŭras malgraŭ ĉia peno por korupti, ataki aŭ detrui ĝin estas klara atesto, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio kaj estas supernature protektata de Li. Devus ne surprizi nin, ke kiel ajn multe la Biblio estas atakata, ĝi ĉiam estadas neŝanĝita kaj nevundita. Tio ne estas mirinde—Jesuo diris, «La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos» (Marko 13:31). Post ke oni rigardas la indikaĵaron, oni povas diri sen ia dubo, ke jes—la Biblio vere estas la Vorto de Dio.



Revenu al la Esperanta hejma paĝo



Ĉu la Biblio vere estas la Vorto de Dio?