settings icon
share icon
Demando

Kio estas kristanismo, kaj kion kredas kristanoj?

Respondo


La ĉefkredoj de kristanismo estas resumitaj en 1 Korintanoj 15,1-4. Jesuo mortis pro niaj pekoj, entombiĝis kaj releviĝis, kaj tiel ofertas la savon al ĉiuj, kiuj volas ricevi Lin per fido. Unika inter ĉiuj fidoj, kristanismo celas rilaton pli ol religiajn agojn. La celo de kristano ne estas sekvi liston de “faru” kaj “ne faru” reguloj—la celo estas pliigadi koran rilaton kun Dio. Tiu rilato eblas pro tio, kion faris Jesuo Kristo, kaj faras la Sankta Spirito.

Krom tiuj ĉefaj kredoj, ekzistas multaj aliaj, kiuj helpas (aŭ almenaŭ devus helpi) onin kompreni, kiu estas kristianismo, kaj kion kredas kristianoj. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la inspirita Vorto de Dio, kaj ke ĝia instruo estas la ĉefaŭtoritato por ĉio, kiu rilatas al la fido kaj la praktiko (2 Timoteo 3,16; 2 Petro 1,20-21). Kristanoj kredas je unu Dio, kiu ekzistas je tri personoj—la Patro, la Filo (Jesuo Kristo) kaj la Sankta Spirito.

Kristanoj kredas, ke homoj kreiĝis ĝuste por tio, ke ili havu rilaton kun Dio. Pekado tamen disigas ĉiujn homojn el Dio (Romanoj 3,23; Romanoj 5,12). Kristianismo instruas, ke Jesuo Kristo vere kaj korpe estis en la mondo—tute Dio, sed ankaŭ tute homo (Filipianoj 2,6-11)—kaj ke Li mortis per krucumo. Kristanoj kredas, ke post Lia morto, Kristo entombiĝis, releviĝis kaj nuntempe vivadis ĉe la dekstra flanko de la Patro, propetante pro kredantoj ĉiam (Hebreoj 7,25). Kristanismo deklaras, ke la krucmorto de Jesuo sufiĉis por tute pagi la pekŝuldon, kiun ŝuldas ĉiu homo, kaj ke tiu riparas la frapitan rilaton inter Dio kaj homoj (Hebreoj 9,11-14; Hebreoj 10,10; Romanoj 5,8; Romanoj 6,23).

Kristanismo instruas, ke por saviĝi kaj postmorte eniri la ĉielon, oni devas tute fidi al la finita laboro de Jesuo sur la kruco. Se ni kredas, ke Kristo anstataŭigis nin per Lia morto kaj pagis la ŝuldon de niaj pekoj, kaj ke Li releviĝis, ni saviĝas. Estas nenio, kion iu ajn povas fari, por ke tiu meritu la savon. Ni ne povas esti “sufiĉe bonaj” por plaĉi al Dio per niaj propraj agoj, ĉar ni ĉiuj estas pekantoj (Jesaja 53,6; Jesaja 64,6-7). Ne ankoraŭ ekzistas io ajn, kion oni devas fari, ĉar Kristo jam faris la tutan laboron! Kiam Jesuo estis sur la kruco, Li diris, «Estas finite» (Johano 19,30), kaj tio signifas, ke la elaĉetlaboro finiĝis.

Laŭ kristanismo, la savo estas libereco el la malnova peka naturo—libereco, por ke oni povu havi ĝustan rilaton kun Dio. Pasinttempe ni estis sklavoj al pekado; nuntempe ni estas sklavoj al Kristo (Romanoj 6,15-22). Dum ke kredantoj vivas en la mondo en ilaj pekaj korpoj, ili daŭre luktados kontraŭ la peko. Sed kristanoj povas venki en la lukto kontraŭ la peko per studadi la Vorton de Dio kaj aplikadi ĝin al iliaj vivoj, kaj per estadi regata de la Sankta Spirito—tio estas, per submeti sin sub la regado de la Spirito dum ĉiutagaj cirkonstancoj.

Do, kvankam pluraj religiaj sistemoj postulas, ke oni faru aŭ ne faru iujn, la ĉefcelo de kristanismo estas kredi, ke Kristo mortis sur la kruco por pagi la ŝuldon de niaj pekoj, kaj ke Li releviĝis. Pro ke nia pekŝuldo estas pagita, ni povas havi kunecon kun Dio. Ni povas venki nian pekan natuton, kaj vivadi laŭ kuneco kun Dio kaj obeemeco al Dio. Tio estas vera Biblia kristanismo.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kio estas kristanismo, kaj kion kredas kristanoj?
© Copyright Got Questions Ministries