settings icon
share icon
Demando

Kio estas la vojo al savo en Romanoj?

Respondo


La vojo al savo en Romanoj estas maniero kiel anonci la evangelion de savo, uzante la versojn el la biblia libro al Romanoj. Tio estas simpla, sed tre povoplena metodo de ekspliko, kial ni bezonas savon, kiel Dio zorgis pri savo, kiel ni povas ricevi savon, kaj kio estas la rezulto de savo.

La unua verso pri la vojo de savo en Romanoj 3:23: „Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio." Ni ĉiuj pekis. Ni ĉiuj faris agojn, kiuj ne plaĉas al Dio. Ne ekzistas unu sola homo, kiu estas senkulpa. Romanoj 3:10-18 donas detalan bildon, kiel aspektas peko en niaj vivoj. La dua citaĵo pri la vojo de savo el Romanoj 6:23, instruas nin pri la konsekvencoj de peko – „Ĉar la salajro de peko estas morto." La puno, kiun ni devas ricevi por niaj pekoj estas morto. Ne nur fizika morto, sed eterna morto!

La tria verso pri la vojo al savo en Romanoj ligiĝas Romans 6:23: „Sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro." Romans 5:8 deklaras: „Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni." Jesuo Kristo mortis por ni! Jesua morto estas pago por la prezo de niaj pekoj. Jesua resurekto pruvas, ke Dio akceptis Jesuan morton, kiel la pagon por niaj pakoj.

La kvara halto sur la vojo al savo en Romanoj 10:9: „Ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos." Ĉar Jesua morto okazis anstataŭ nia morto, sufiĉas, ke ni kredu en Lin, kaj konfidu ke Lia morto okazis kiel repago por niaj pekoj - kaj ni estos savitaj! Romanoj 10:13 diras tion denove: „Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos." Jesuo mortis, por ke Li pagu la punon por niaj pekoj kaj savu nin el eterna morto. Savo, la pardono de pekoj, estas akirebla per kiu ajn, kiu ekkredos en Jesuon Kriston kiel en sian Sinjoron kaj Savanton.

La fina aspekto de la vojo al savo laŭ Romanoj estas la rezultoj de savo. Romanoj 5:1 enhavas tiun ĉi mirindan mesaĝon: „Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo." Per Jesuo Kristo ni povas havi pacoplenan rilaton kun Dio. Romanoj 8:1 instruas nin: „Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo." Ĉar okazis Jesua morto anstataŭ ni, ni neniam estos kondamnitaj por niaj pekoj. Fine, ni havas tiun ĉi altvaloran promeson de Dio Romanoj 8:38-39: „Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, 39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro."

Ĉu vi vollus sekvi la savo-vojo laŭ Romanoj? Se jes, ĉi tie estas specimena preĝo. Memoru, dirante tiun ĉi preĝon aŭ kiun ajn alian preĝon, tio ne savos vin. Estas tio nur kredo en Kriston, ke Li povas savi vi de peko. Tiu ĉi preĝo estas simple vojo, kiel esprimi al Dio vian konfidon al Li kaj kiel danki al Li, ke Li zorgis pri via savo. „Dio, mi scias, ke mi pekis kontraŭ Vi, kaj ke mi meritas punon. Sed Jesuo Kristo prenis sur sin la punon, kiun mi meritas, por ke mi povu pere de konfido en Lin esti pardonita. Mi forturnas min de mia peko kaj enmetas mian fidon en Vin, ke Vi savos min. Mi dankas al Vi por la mirinda graco kaj por la pardono. Amen!"

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kio estas la vojo al savo en Romanoj?
© Copyright Got Questions Ministries