settings icon
share icon
Demando

Ĝuste nun mi metis mian fidon en Jesuon…kaj nun kion mi faru?

Respondo


Ĝuste nun mi metis mian fidon en Jesuon…kaj nun kion mi faru?

Gratulon! Vi faris ĝuste nun decidon, kiu ŝanĝos vian vivon! Eble vi demandas: „Nun kion mi faru? Kiel mi komencu mian vojon kun Dio?” La kvin paŝoj menciitaj malsupre donos al vi direkton el Biblio. Se vi havos demandojn sur via vojo, ni petas vizitu niajn paĝoj ĉe www.GotQuestions.org/Esperanto.

1. Estu certa, ke vi bone komprenas, kio estas savo.

1a Johano 5:13 diras al ni: „Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.” Dio volas, ke ni komprenu savon. Dio volas, ke ni havu la konfidon al sciado, por ke ni estu certaj, ke ni estas savitaj. Ni mallonge ripetu la bazajn artikolojn de savo:

a) Ni ĉiuj pekis. Ni ĉiuj faris agojn, kiuj ĉagrenas Dion (Romanoj 3:23).

b) Ĉar ni pekis, ni meritas esti punitaj per eterna separo de Dio (Romanoj 6:23).

c) Jesuo mortis sur la kruco, por ke Li pagu punon por niaj pekoj (Romanoj 5:8; 2a Korintanoj 5:21). Jesuo mortis anstataŭ ni, preninte la punon sur si, kiun ni meritis. Lia resurekto pruvis, ke Jesua morto estis sufiĉa pago por niaj pekoj.

d) Dio garantias forpermeson kaj savon al tiuj, kiuj metos sian konfidon en Jesuon – fidante je Lia morto, kiel por repago por niaj pekoj (Johano 3:16; Romanoj 5:1; Romanoj 8:1).

Tio ĉi estas la mesaĝo de savo! Se vi metis vian fidon en la Nomon de Jesuo Kristo, kiel en vian Savanton, vi estas savita! Ĉiuj viaj pekoj estas perdonitaj kaj Dio promesas al vi, ke Li neniam forlasos vin, kaj ke Li neniam rezignos pri vi (Romanoj 8:38-39; Mateo 28:20). Memoru, via savo estas sekura en Jesuo Kristo (Johano 10:28-29). Se vi konfidas al Jesuo, ke Li estas unu sola via Savanto, vi povas konfidi, ke vi spertos eternecon kun Dio en cxielo!

2. Trovu bonan lokan eklezion, kiu instruas Biblion.

Ne pensu pri la eklezio, kiel pri iu konstruaĵo. Eklezio estas homoj. Estas tre grave, ke kredantoj en Jesuo Kristo asociiĝas unu kun la alia. Tio ĉi estas unu el la primaraj celoj de la eklezio. Nun kiam vi ekkredis en Jesuon Kriston, ni tre enkuraĝigas vin, trovu aron de kredantoj, kiuj kredas je Biblio en via regiono, kaj parolu kun la pastro. Diru al li, ke vi nove ekkredis en Jesuon Kriston.

Dua celo de la eklezio estas instrui Biblion. Vi povas lerni, kiel apliki Diajn instruojn en via vivo. Komprenante Biblion, tio estas ŝlosilo por vivi sukcesan kaj potencan kristanan vivon. 2a Timoteo 3:16-17 diras: „Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.”

La tria intencata celo de la eklezio estas diservo. Diservo estas dankado al Dio por ĉio, kion Li por ni faris! Dio savis nin. Dio amas nin. Dio zorgas pri ni. Dio gvidas kaj direktas nin. Kiel ni povus ne danki al Li? Dio estas sankta, justa, amanta, indulgema kaj plena de graco. Apokalipso 4:11 deklaras: „Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.”

3. Ĉiutage rezervu al si tempon por koncentriĝi al Dio.

Tio estas tre grave por ni, ke ni pasigu certan tempon koncentriĝante al Dio. Iuj homoj nomas tion „trankviliĝo“. Aliaj nomas tion „devoteco“, ĉar tio estas tempo, dum kiu ni dediĉas nin al Dio. Iuj preferas rezervi por tio apartan tempon matene, dum aliaj preferas tempon vespere. Ne gravas, kiel vi nomas tiun tempon, aŭ kiam vi faras tion ĉi. Kio gravas estas, ke vi regule pasigu vian tempon kun Dio. Kio okazas, kiam vi pasigas tempon kun Dio?

a) Preĝo. Preĝo estas simple parolado al Dio. Diru al Dio pri viaj aferoj kaj problemoj. Petu de Dio, ke Li donu al vi saĝon kaj gvidadon. Petu Dion, ke Li zorgu pri viaj bezonoj. Diru al Dio kiom multe vi amas Lin kaj kiel multe vi aprezas ĉion, kion Li faras por vi. En tio ĉi ĉio konsistas preĝo.

b) Legado de Biblio. Aldone al la instruado de Biblio en eklezio, ĉu en Dimanĉa Lernejo, ĉu en Biblia horo/rondo – vi bezonas legadon de Biblio por vi mem. Biblio enhavas ĉion, kion vi bezonas scii, por ke vi vivu sukcesan kristanan vivon. Ĝi enhavas Dian gvidadon por ke vi povu fari saĝajn decidojn, kiel ekkoni Dian volon, kiel servi al aliaj, kaj kiel spirite kreski. Biblio estas Dia Vorto al ni. Biblio estas esence Dia instrua manualo por vivi niajn vivojn laŭ la vojo, kiu plaĉas al Li, kaj kiu kontentigas nin.

4. Evoluu rilatojn kun homoj, kiuj povas spirite helpi al vi.

1a Korintanoj 15:33 diras al ni: „Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn.” Biblio estas plena da avertoj pri influo de „malbonaj” homoj, kiun ili povas al ni havi. Pasigante tempon kin tiuj, kiuj engaĝas sin en pekoplenaj aktivaĵoj, tio kaŭzas al ni, ke ni estos temptataj per tiuj aktivaĵoj. La karaktero de tiuj, kun kiuj ni estas, „defrotiĝos“ sur nin. Tial estas tiom grave ĉirkaŭiĝi kun aliaj homoj, kiuj amas Sinjoron kaj estas sindonaj al Li.

Provu trovi amikon aŭ du, eble el via eklezio, kiuj povas enkuraĝigi vin (Hebreoj 3:13; 10:24). Petu viajn amikojn, por ke ili tenu vin respondeca pri via trankvil-tempo, pri viaj aktivecoj, kaj pri via irado kun Dio. Petu ilin, ĉu vi povas fari la samon por ili. Tio ĉi ne signifas, ke vi rezignu pri ĉiuj viaj amikoj, kiuj ne konas Sinjoron Jesuon kiel ilian Savanton. Daŭrigu esti ilia amiko kaj amu ilin. Simple donu al ili scii, ke Jesuo ŝanĝis vian vivon kaj vi ne povas fari plu ĉiujn agojn, kiuj vi kutimis fari ĝis nun. Petu Dion, ke Li donu al vi ŝancon, por ke vi povu interdividi Jesuon kun viaj amikoj.

5. Estu baptita.

Multaj homoj miskomprenas bapton. La vorto „bapti” signifas mergi en akvon. Bapto estas la Biblia vojo, kiel publike proklami vian novan konfidon en Kristo kaj vian sindonemon por sekvi Lin. La ago de mergado en akvon ilustras entombigon kun Kristo. La ago de eliro el la akvo ilustras Kristan resurekton. Estante baptata estas identigo de vi mem kun Jesua morto, entombigo, kaj resurekto (Romanoj 6:3-4).

Bapto ne estas tio, kio savas vin. Bapto ne forviŝas de vi viajn pekojn. Bapto estas simple paŝo de obeo, publika proklamo de via konfido en Kristo, kiel en unusola, kiu povas savi vin. Bapto estas grava, ĉar tio estas paŝo de obeemo – publike deklarante konfidon en Kristo kaj via sindonemo al Li. Se vi estas preta esti baptita, vi devus pri tio paroli kun pastoro.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Ĝuste nun mi metis mian fidon en Jesuon…kaj nun kion mi faru?
© Copyright Got Questions Ministries