settings icon
share icon
Demando

Kio estas la kvar spiritaj leĝoj?

Respondo


La kvar spiritaj leĝoj estas maniero, kiel peri la bonan novaĵon pri la savo, kiu estas proponata al ĉiu pere de kredo en Jesuo Kristo. Ĝi estas simpla maniero de ordigo de tre gravaj informoj el la evangelio en kvar punktoj.

La unua spirita leĝo estas: „Dio amas vin kaj Li havas por via vivo mirindan planon." Johano 3,16 al ni diras: „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon." Johano 10,10 al ni diras, kial Jesuo venis: „Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde." Kio estas la obstaklo inter ni kaj la Dia amo? Kio malhelpas nin, ke ni havu la abundan vivon?

La dua spirita leĝo estas: „La homaro estas difektita per kulpoj, kaj tio dividas ĝin de Dio. Konsekvence ni ne kapablas rekoni la Dian mirindan planon por nia vivo." Romanoj 3,23 konfirmas tiun ĉi informon: „Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio." Romanoj 6,23 parolas pri la konsekvencoj de la kulpo: „Ĉar la salajro de peko estas morto." Dio kreis nin, por ke ni estu en komunumo kun Li, kiun Dio kun ni volis havi. Kia estas la solvo?

La tria spirita leĝo estas: „Jesuo Kristo estas unusola vojo, kiu estas por ni destinita por nia elaĉeto el la pekoj. Pere de Jesuo Kristo al ni povas esti pardonitaj niaj pekoj kaj povas esti renovigita nia rilato al Dio." Romanoj 5,8 al ni diras: „Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraǔ estis pekuloj, Kristo mortis por ni." 1a Korintanoj 15,3-4 informas nin pri tio, kion ni bezonas scii kaj al kio ni devas kredi, por ke ni estu savitaj: „Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaǔ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laǔ la Skriboj; kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laǔ la Skriboj". Jesuo mem diras, ke Li estas la unusola vojo al la savo en Johano 14,6 „Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi." Kiel mi povas akcepti tiun ĉi mirindan donacon de la savo?

La kvara spirita leĝo estas: "Ni devas enmeti nian kredon en Jesuon Kriston kiel nian Savanton, por ke ni ricevu la donacon de la savo kaj ekkonu la mirindan Dian planon por niaj vivoj." Johano 1,12 al ni klarigas: „Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo". Agoj 16,31 parolas klare: „Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio." Do: „Per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu." (laǔ Efe 2,8-9)

Se vi volas ekkredi en Jesuon Kriston kiel vian Savanton, diru tiujn ĉi vortojn al Dio. Prononco de tiu ĉi, nek de kiu ajn alia preĝo, ne garantias al vi la savon. Nur kredo en Jesuo Kristo al vi povas alporti pardonon de viaj pekoj. Tiu ĉi preĝo estas simpla vojo, kiel esprimi sian kredon je Dio kaj danki al Li por Lia donacita pardono al vi. „Dio, mi scias, ke mi pekis kontraǔ Vi kaj mi meritas Vian punon. Sed Jesuo Kristo prenis sur si la punon, kiun mi meritis, por ke mi pere de la kredo akiru la savon. Mi forturnas min de mia peko kaj enmetas mian konfidon en Vin, ke Vi savos min. Mi dankas al Vi por la mirinda graco kaj por la pardono. Amen."

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kio estas la kvar spiritaj leĝoj?
© Copyright Got Questions Ministries