settings icon
share icon
Demando

Kion tio signifas akcepti Jesuon kiel mian personan Savanton?

Respondo


Ĉu vi jam akceptis Jesuo Kriston kiel vian personan Savanton? Antaŭ ol vi respondos, lasu min,ke mi ekspliku la demandon. Por bone kompreni tiu ĉi demandon, vi devas unue bone kompreni la nociojn "Jesuo Kristo," "persona" kaj "Savanto".

Kiu estas Jesuo Kristo? Multaj homoj allasos, ke Jesuo Kristo estis bona homo, granda instruisto, aŭ eĉ profeto de Dio. Tiuj ĉi aferoj estas tute veraj pri Jesuo, sed ili ne difinas, kiu Li reale estas. Biblio diras al ni, ke Jesuo estas Dio en la korpo, Dio kiu fariĝis homa estaĵo (vidu Johano 1:1,14). Dio venis al tero, por ke Li instuu nin, kuracu nin, korektu nin, pardonu nin – kaj Li mortis por ni! Jesuo Kristo estas Dio, la Kreinto, la suverena Sinjoro. Ĉu vi akceptis tiun ĉi Jesuon?

Kio estas Savanto kaj kial ni bezonas Savanton? Biblio diras al ni, ke ni ĉiuj pekis, ni ĉiuj faris malamikajn agojn (Romanoj 3:10-18). Kiel rezulto de niaj pekoj, ni indas Dian koleron kaj juĝon. La nura puno por niaj pekoj, kiujn ni faris kontraŭ senfina kaj eterna Dio estas senfina puno (Romanoj 6:23; Apokalipso 20:11-15). Tial ni bezonas Savanton!

Jesuo Kristo venis al tero kaj mortis anstataŭ ni. Jesua morto, kiel de Dio en korpo, estis senfina pago por niaj ŝuldoj (2a Korintanoj 5:21). Jesuo mortis por pagi punon por nia peko (Romanoj 5:8). Jesuo pagis la prezon, por ke ni ne devu pagi. Jesua resurekto el la morto pruvias, ke Lia morto ests sufiĉa por pagi la punon por naij pekoj. Tial Jesuo estas la sola kaj unusola Savanto (Johano 14:6; Agoj 4:12)! Ĉu vi krdas en Jesuon, kiel vian Savanton?

Ĉu estas Jesuo via „persona" Savanto? Multaj homoj rigardas al Kristaneco kiel al vizitado de preĝejo, farado de ritualoj, ne allasante certajn pekojn. Tio ĉi ne estas Kristaneco. Vera Kristaneco estas persona rilato kun Jesuo Kristo. Akceptante Jesuon kiel vian personan Savanton, tio signifas meti vian personan kredon kaj konfidon en Lin. Neniu estas savita per kredo de aliaj homoj. Al neniu estas pardonite por farado de certaj agoj. La sola vojo, kiel esti savita estas persona akcepto de Jesuo, kiel via Savanto, ekkredi, ke Lia morto estis pago por niaj pekoj, kaj Lia resurekto estas nia garantio de eterna vivo (Johano 3:16). ĈU EsTAS Jesuo persone via Savanto?

Se vi volas akcepti Jesuon Kriston kiel sian Savanton, ĉi tie estas specimena preĝo. Memoru, dirante tiun ĉi preĝon aŭ kiun ajn alian preĝon, tio ne savos vin. Estas tio nur kredo en Kriston, ke Li povas savi vi de peko. Tiu ĉi preĝo estas simple vojo, kiel esprimi al Dio vian konfidon al Li kaj kiel danki al Li, ke Li zorgis pri via savo. „Dio, mi scias, ke mi pekis kontraŭ Vi, kaj ke mi meritas punon. Sed Jesuo Kristo prenis sur sin la punon, kiun mi meritas, por ke mi povu pere de konfido en Lin esti pardonita. Mi forturnas min de mia peko kaj enmetas mian fidon en Vin, ke Vi savos min. Mi dankas al Vi por la mirinda graco kaj por la pardono. Amen!"

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kion tio signifas akcepti Jesuon kiel mian personan Savanton?
© Copyright Got Questions Ministries