settings icon
share icon
Demando

Kiu estas Kristano?

Respondo


Vortaro Webster’s difinas Kristanon kiel „homo, kiu konfesanta kredon en Jesuon kiel la Kriston aŭ en la religion bazitan sur instruado de Jesuo.” Tio estas bona ekkompreno de tio, kiu estas Kristano, kiel diras tion multaj sekularaj difinoj, sed tio estas tro mallonga kaj tute ne sufiĉas por ekspliki la Biblian veron, kio tio signifas esti Kristano.

La vorto Kristano estas uzata tri foje en Nova Testamento (Agoj 11:26; Agoj 26:28; 1a Petro 4:16). Postsekvanto de Jesuo Kristo estis unue nomita „Krist-anoj” en Antioĥio (Agoj 11:26) ĉar iliaj konduto, aktivado kaj parolado estis kiel de Kristo. Tio estis origine uzita per nesavitaj homoj en Antioĥio kiel speco de malestima kromnomo por fari ŝrcojn el Kristanoj. Tio tre precize signifas: „apartennanta al la partio de Kristo” aŭ „inklinulo aŭ sekvanto de Kristo”, kiu estas tre simila al la Vebstera difino.

Malfeliĉe dum la tempo, la vorto "Kristano" perdis grandan parton de sia signifo kaj estas uzata ofte por hopmo, kiu estas religiema aŭ kiu deklaras altaj moralajn valorjn, anstataŭ esti vere denove naskita sekvanto de Jesuo Kristo. Multajhomoj kiuj ne kredas kaj ne konfidas al Jesuo Kristo konsideras sin Kristinoj simple ĉar ili iradas al preĝejo, aŭ por ke ili vivas en "Kristana" nacio. Sed irante al preĝejo, servi al tiuj, kiuj fartas malpli bone ol vi, aŭ esti simple bona homo, tio ne faras el vi Kristanon. Kiel unu evangelisto foje diris: „Irado al preĝejo ne faras el vi Kristanon, same kiel irado al garaĝo ne faras el vi aŭtomobilon”. Estasnte membro de loka eklezio, iri al preĝejo, fari regulajn diservojn, kaj donante monoferon por la eklezi-agado, tio ne povas el vi fari Kristanon.

Biblio instruas nin, ke farado de bonaj agoj ne povas fari vin akcepteblan antaŭ Dio. Tito 3:5 diras al ni, ketio estas „ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito.” Do, Kristano estas iu, kiu estas denove naskita per Dio (Johano 3:3; Johano 3:7; 1a Petro 1:23) kaj kiu metis sian kredon en Jesuon Kriston. Efesanoj 2:8 diras al ni, ke tio estas „per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio.” Vera Kristano estas iu, kiu bedaŭris siajn pekoj kaj metis sian kredon kaj konfidon sole en Jesuon Kriston. Ilia kredo ne konsistas en sekvado se iu religio, aŭ de aro de morala kodoj, aŭ en listo de tio,kion oni povas kaj ne devas fari.

Vera Kristano estas homo, kiu metis sian kredon kaj konfidon en la personon de Jesuo Kristo kaj en la fakton, ke Li mortis sur la kruco, kiel oferpuno por niaj pekoj kaj leviĝis denove la trian tagon, por akiri venkon super morto kaj por eternan vivon al ĉiuj, kiuj kredas al Li. Johano 1:12 diras al ni: „Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo.” Vera Kristano estas vere infano de Dio, membro de vera Dia familio, kaj tiu, kiu ricevis novan vivon en Kristo. La signo de vera Kristano estas, ke li aŭ ŝi amas la ceterajn homojn, kaj obeas la Dian Vorton (1a Johano 2:4; 1a Johano 2:10).

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kiu estas Kristano?
© Copyright Got Questions Ministries