settings icon
share icon
Demando

Ĉu ekzistas vivo post morto?

Respondo


Ekzistas vivo post morto? Biblio diras al ni: „Homo, naskita de virino, havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj; Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas; Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi?” (Ijob 14:1-2, 14)

Same kiel Ijob, ankaŭ ni defias tiu ĉi demandon. Ekzakte kio okazos al ni post nia morto? Ĉu ni simple ĉesos ekzisti? Ĉu vivo estas turniĝanta pordo de foriroj kaj revenoj, por ke ĉiu povas atingi personan perfektecon? Ĉu ĉiuj iras al la sama loko, aŭ ĉu ni iras ĉiu al diferencaj lokoj? Ĉu vere ekyistas ĉielo kaj infero, aŭ tio estas nur ia state de nia menso?

Biblio diras al ni, ke ne nur la vivo post morto ekzistas, sed eterna vivo estas tiom glora, ke „Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.” (1a Korintanoj 2:9) Jesuo Kristo, Dio en la korpo, venis al la tero, por ke Li donu al ni tiun ĉi donacon de eterna vivo. „Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis.” (Jesaja 53:5)

Jesuo prenis sur sin la punon, kiun ĉiu el ni meritas kaj oferis sian vivon. Tri tagojn poste Li pruvis sin kiel venkinto super morto per leviĝo el la tombo, en Spirito kaj en korpo. Li rstis sur la tero dum kvardek tagoj kaj liaj atestantoj estis miloj da homoj, antaŭ ol Li leviĝis al Lia eterna hejmo en ĉielo. Romanoj 4:25 dirass: „kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.”

La resurekto de Kristo estis bone dokumentita evento. La apostolo Paŭlo alvokis homojn, ke ili kontrolu la validecon de la okulvidaj atestantoj, kaj neniu kapablis kontesti tiu ĉi veron. La resurekto estas la angulŝtono de la kristana kredo; ĉar Kristo estis relevita el la morto, ni povas havi kredon, ke ankaŭ ni estos resurektitaj.

Paŭlo admonis iujn fruajn kristanojn, kiuj al tio ne kredis: „Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj? 13 Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis.” (1a Korintanoj 15:12-13)

Kristo estis la unua el tiu grandega amaso de tiuj, kiuj estos relevitaj al la vivo denove. Fizika morto venis per unu homo, Adamo, al kiu ni ĉiuj estas posteuloj. Sed ĉiuj, kiuj devas esti adoptitaj en la familion de Dio per kredo en Jesuon Kriston, tiuj ricevos novan vivon (1a Korinanoj 15:20-22). Ĵus kiel Dio levigis Jesuan korpon, tiel same estos niaj korpoj resurrektitaj dum la Jesua reveno (1a Korintanoj 6:14).

Kvankam ni ĉiuj estos resurektitaj, ne ĉiuj iros al ĉielo. Ĉiu homo devas en sia vivo ĉi tie sur la tero fari la decidon, kie li aŭ ŝi volas pasigi sian eternecon. Biblio diras, ke ni devas foje morti, kaj post la morto venos juĝado (Hebreoj 9:27). Tiuj, kiuj estis pravigitaj, tiujiros al eterna vivo en ĉielo, sed nekredantoj estos senditaj al eterna punejo, aŭ infero (Mateo 25:46).

Inferno, same kiel ĉielo, ne estas nur stato de ekzisto, sed precize laŭvorte, kaj tre reale, loko. Inferno estas loko, kie la senjustuloj spertos la senfine daŭrantan, eternan koleron de Dio. Tiuj homoj suferos emotan, mensan, kaj fizikan turmenton, konscie suferante de honto, bedaŭron, kaj malestimon.

Inferno estas priskribita kiel senfunda abismo (Luko 8:31, Apokalipso 9:1), kaj lago de fajro de brulanta sulfuro, kie la enloĝantoj estos turmantataj dumtage kaj dumnokte kaj por eterne (Apokalipso 20:10). En inferno, tie estos plorado kaj grincado de dentoj, en intensa malfeliĉo kaj kolero (Mateo 13:42). Tio estas loko „kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.” (Marko 9:48). Dio ne havas pleazuron en la morto de la senpiuloj, sed Li deziras, ke ili turniĝu de iliaj senpiaj vojoj, por ke ili povu vivi (Jeĥezkel 33:11). Sed Li ne perfotos nin, por ke ni submetu nin; se ni elektas reuti Lin, Li havas malgrandan eblon ŝanĝi tion, Li nur povas doni al ni kion ni volas – vivi aparte de Li.

Vivo sur tero estas testo – preparo por tio, kio venos. Por kredantoj, tio estos eterna vivo en la senpera ĉeesto de Dio. Do kiel ni estas pravigitaj, kaj kapabligitaj al ricevo de tiu eterna vivo? Tie ĉi estas nur unu sola vojo – per kredo kaj konfido en Dia Filo, Jesuo Kristo. Jesuo diris: „Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?” (Johano 11:25-26)

La donaco de eterna vivo estas havebla al ĉiu, sed tio postulas,ke ni rifuzu iujn mondajn plezurojn kaj oferu nin al Dio. „Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.” (Johano 3:36) Ni ne ricevos la We will not be given the oportunon bedaŭri niajn pekojn post nia morto, ĉar kiam ni foje ekvidos Dion vizaĝ-al-vizaĝe, ni havos neniun alian elekton, ol nur ekkredi en Lin. Sed Li volas, ke ni venu al Li jam nun en kredo kaj ke ni amu Lin nun. Se ni akceptas la morton de Jesuk Kristo kiel oferon por nia peka ribelo kontraŭ Dio, ni havas garantiite ne nur not sencoplenan vivon sur tero, sed ankaŭ senfinan vivon en la ĉeesto de Kristo.

Se vi volas akcepti Jesuon Kriston kielsian Savanton, ĉi tie estas specimena preĝo. Memoru, dirante tiun ĉi preĝon aŭ kiun ajn alian preĝon, tio ne savos vin. Estas tio nur kredo en Kriston, ke Li povas savi vi de peko. Tiu ĉi preĝo estas simple vojo, kiel esprimi al Dio vian konfidon al Li kaj kiel danki al Li, ke Li zorgis pri via savo. „Dio, mi scias, ke mi pekis kontraŭ Vi, kaj ke mi meritas punon. Sed Jesuo Kristo prenis sur sin la punon, kiun mi meritas, por ke mi povu pere de konfido en Lin esti pardonita. Mi forturnas min de mia peko kaj enmetas mian fidon en Vin, ke Vi savos min. Mi dankas al Vi por la mirinda graco kaj por la pardono. Amen!"

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Ĉu ekzistas vivo post morto?
© Copyright Got Questions Ministries