settings icon
share icon
Demando

Kiel mi povas ricevi la pardonon de Dio?

Respondo


Agoj 13:38 deklaras: „Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj”.

Kio estas pardonado kaj kial mi bezonas tion?

La vorto „pardoni“ signifas forviŝi makulon, pardoni, nuligi ŝuldon. Kiam ni kulpiĝas al iuj homoj, ni serĉas iliajn pardonojn por ke la bona interrilato estu restarigita. La pardono ne estas liverata tial, ke iu persono meritas esti pardonita. Neniu ajn meritas esti pardonita. Pardono estas ago de amo, de mizerikordo, kaj de graco. Pardono estas decido teni neniun ajn koleron kontraŭ alia persono, malgraŭ kion ajn oni faris kontraŭ vi.

La Biblio diras al ni, ke ni ĉiuj bezonas pardonon de Dio. Ni ĉiuj pekis. Predikanto 7:20 proklamas: „Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.“ 1a Johano 1:8 diras: „Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.“ Ĉiu kulpo estas definitive ago de ribelo kontraŭ Dio (Psalmo 51:4). Kiel rezulto sekvas, ke ni malespere bezonegas pardonon de Dio. Se niaj pekoj restos nepardonitaj, ni spertos dum eterna suferado la konsekvencojn de niaj kulpoj. (Mateo 25:46; Johano 3:36).

Pardono – kiel mi ricevos tion?

Dankeme, Dio estas amanta kaj indulga kaj mizerikorda – tre sopiras pardoni al ni niajn pekojn! 2a Petro 3:9 diras al ni: „La Sinjoro ... paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.” Dio deziras pardoni al ni, do Li prizorgis por ni pardonon.

Unusola justa puno por niaj pekoj estas morto. La unua duono de Romanoj 6:23 deklaras: „Ĉar la salajro de peko estas morto ...”. Eternan morton ni meritas por niaj pekoj. Dio, en Lia perfekta plano, fariĝis homa estaĵo – Jesuo Kristo (Johano 1:1,14). Jesuo mortis sur la kruco, surprenante la punon, kiun ni meritas – morton. 2a Korintanoj 5:21 instruas nin: „Dio ... Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li.” Jesuo mortis sur la kruco, surprenante la punon, kiun ni meritas! Kiel Dio, Jesua morto liveris pardonon por la pekoj de la tuta mondo. 1a Johano 2:2 proklamas: „... li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaŭ pro la tuta mondo.” Jesuo leviĝis el la morto, proklamante Lian venkon super peko kaj morto (1a Korintanoj 15:1-28). Dank al Dio, pere de morto kaj releviĝo de Jesuo Kristo, la dua duono de Romanoj 6:23 estas vero: „… sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.”

Ĉu vi volas, ke viaj pekoj estu pardonitaj? Ĉu vi havas riproĉan senton de kulpeco, kiun vi ne kapablas forigi? Pardono de viaj kulpoj estas havebla, se vi metos vian fidon en Jesuon Kriston kiel en sian Savanton. Efesanoj 1:7 diras: „...en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de lia graco.” Jesuo pagis niajn ŝuldojn por ni, por ke ni povu esti pardonitaj. Ĉion, kion vi devas fari, estas peti Dion, por ke Li pardonu al vi pere de Jesuo, kredante, ke Jesuo mortis por pagi vian pardonon – kaj Li pardonos al vi! Johano 3:16-17 enhavas tiun ĉi mirindan mesaĝon: „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.”

Pardono – ĉu tio estas vere tiel simpla?

Jes, tio estas tiel simpla! Vi ne povas gajni pardonon de Dio. Vi ne povas pagi por Dia pardono al vi. Vi povas nur akcepti ĝin pere de via kredo, pere de graco kaj kompatindulgo de Dio. Se vi volas akcepti Jesuon Kriston kiel sian Savanton kaj ricevi pardonon de Dio, jen estas preĝo, kiun vi povas preĝi. Dirante tiun ĉi preĝon, aŭ kiun ajn alian preĝon, tio ne savos vin. Estas tio nur via kredado en Jesuon Kriston, kiu povas rezulti en pardonon de viaj pekoj. Tiu ĉi preĝo estas simpla vojo, kiel esprimi al Dio vian konfidon al Li kaj danki al Li, ke Li liveras al vi pardonon: „Dio, mi scias, ke mi pekis kontraŭ Vi, kaj ke mi meritas punon. Sed Jesuo Kristo prenis sur sin la punon, kiun mi meritas, por ke mi povu pere de konfido en Lin esti pardonita. Mi forturnas min de mia peko kaj enmetas mian fidon en Vin, ke Vi savos min. Mi dankas al Vi por la mirinda graco kaj por la pardono. Amen!"

Ĉu vi faris decidon por Kristo, ĉar vi legis pri Li ĉi tie? Se jes, bonvolu alklaki la butonon „Mi akceptis Kriston hodiaŭ" malsupre.

English



Revenu al la Esperanta hejma paĝo

Kiel mi povas ricevi la pardonon de Dio?
© Copyright Got Questions Ministries